Semajnfina staĝo en la Pireneoj

Esperanto-Kultur-Centro organizis sian unuan staĝon de la sezono 2015/2016 la 10an kaj 11an de Oktobro en la vilaĝeto Arrout (120km sude de Tuluzo).

Partoprenis dek kvin homoj en 3 niveloj, el kiuj 2 estis gviditaj de membroj de Ins’eo. Specialaĵo dum tiu staĝo: du staĝantoj proponis sabate post-tagmeze inicon pri astronomio, kaj observadon de la ĉielo vespere per iliaj instrumentoj (teleskopo kaj binoklo).

La staĝoj en Arrout estas organizataj de EKC trifoje ĉiujare, de antaŭ multaj jaroj. Ili kutine logas inter 10 kaj 25 el la sud-okcidenta parto de Francio. Pour pli da informoj pri tiuj staĝoj, vizitu la paĝaron de  Esperanto-Kultur-Centro.

Lasu komenton

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

You may use these HTML tags and attributes: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

*

+ 83 = 91