Sep studoplenaj tagoj en la Kastelo

Kastelo GrésillonEkzistas en la mondo kelkaj lokoj havantaj embleman signifon por la esperanto-mondo. La kastelo Grésillon, kiu gastigas staĝojn kaj eventojn de 1951, estas unu el tiuj.

Hodiaŭ finiĝas la staĝo “PRINTEMPaS”, kiu okazadas ĉiun Aprilon de 2011. Kiel la pasintajn jarojn trideko da staĝantoj venis intense studi kaj praktiki la lingvon en tri niveloj, kiujn gvidis Marion kaj Christophe el Ins’eo kaj Zsófia Korody el la Interkultura Centro de Herzberg. La ĉi jara staĝo estis okazo testi novan lerno-materialon por komencantoj, kiu estos la bazo de preparata nova lernolibro.

Ĉi tiun lastan tagon, kelkaj el la staĝantoj konkludas sian staĝon trapasante KER-ekzamenon (skriban kaj parolan). Sukceson al ĉiuj kaj ĝis la venonta jaro! Por ekscii pli pri la programo de la “Kulturdomo de Esperanto”, vizitu ĝian retpaĝaron.

Lasu komenton

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

You may use these HTML tags and attributes: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

*

4 + 4 =