Servoj

Ins’eo kreiĝis por subteni la trejnadon de la kurso-gvidantoj kiuj agas en ĝi, ilian ekipadon, kaj fine ebligi al ili ricevi pagon pro sia laboro. Por tion atingi, ĝi ofertas la servojn de siaj kurso-gvidantoj, kaj fakturas pro ili.

Ins’eo tiel celas malfermi vojon al pli profesia instruado de Esperanto.

Ni proponas, al organizoj kaj unuopuloj, tri tipojn de servoj:

Esperanto-kursoj

Ni proponas gvidi kursojn por asocioj, event-organizantoj, grupoj aŭ unuopuloj. Niaj kursoj povas celi ĉiajn nivelojn, kaj preni diversajn formojn:

  • intensaj staĝoj aŭ regulaj kursoj,
  • retaj aŭ ĉeestantaj kursoj,
  • kun ĝeneralaj aŭ specifaj celoj (laŭ la bezonoj de la lernantoj)
  • ktp…

Instruistaj trejnadoj

Ni proponas gvidi trejn-sesiojn pri diversaj pedagogiaj temoj, por grupoj da instruistoj kiuj deziras plibonigi aŭ pliriĉigi sian praktikon. La enhavo de tiuj trejn-sesioj dependas de la bezonoj, kaj povas inkluzivi:

  • Fundamentajn sciojn en lingvo-didaktiko,
  • Planado kaj organizado de kurso,
  • Motivado de la lernantoj,
  • Uzado de rolludoj kaj simuladoj,
  • ktp…

Instruista mentorado

Ni proponas mentori (akompani) la kurso-gvidantojn kiuj bezonas helpon kaj konsilojn de spertaj instruistoj por gvidi propran grupon da lernantoj. Tiu akompanado konsistas el kontaktoj (per retaj komunikiloj aŭ telefono) inter la mentoroj kaj la instruisto, kaj povas rilati al:

  • Pritaksado de la lernantoj kaj analizo de iliaj bezonoj,
  • Elekto de taŭga instru-materialo,
  • Planado de la kurso,
  • Kreado aŭ adaptado de helpa materialo,
  • Diversaj formoj kaj teknikoj de grup-gvidado,
  • Helpo en la solvado de specifaj malfacilaĵoj kaj problemoj ĉe iuj lernantoj,
  • ktp…

Tarifoj

La tarifoj ĉi sube indikitaj estas nur informcelaj, kaj adapteblaj laŭ la situacio. Ili validas por tuta grupo (ne konsiderante la nombron de partoprenantoj).

Gvidado de regula kurso . . . . . . . . . . . . . . . . po 20€ hore
Gvidado de intensa staĝo . . . . . . . . . . . . . . . . veturkostoj + gastigo + po 50€ tage
Gvidado de trejnsesio por instruistoj . . . . . veturkostoj + gastigo + po 75€ tage
Mentorado* . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . membriĝo al Ins’eo + po 25€ hore


* Se vi instruas enkadre de asocio aŭ de klubo, ne hezitu peti de ĝi financan subtenon por via mentorado! Zorgi pri la kvalito de siaj kursoj devus esti prioritato por ĉiu esperanto-asocio.