Esperanto-kursado

Esperanto-kursado

Ni proponas gvidi kursojn por organizaĵoj, grupoj, event-organizantoj, aŭ unuopuloj. Ni havas sperton en diversaj niveloj (de komencantoj  ĝis la nivelo C1) kaj en diversaj formoj de kursado:

  • kursoj intensaj aŭ regulaj,
  • kursoj ĉeestantaj aŭ retaj,
  • miksitaj aŭ hibridaj formoj (laŭ la bezonoj de la organizantoj)
  • kun ĝeneralaj aŭ specifaj celoj (laŭ la bezonoj de la lernantoj)

Kontaktiĝu kun ni por ĉiaj demandoj/petoj.

Tarifoj

La tarifoj ĉi sube indikitaj estas nur informcelaj, kaj adapteblaj laŭ ĉies situacio. Ili validas por tuta grupo (ne konsiderante la nombron de partoprenantoj).

Gvidado de regula kurso . . . . . . . . . . . . . . . . po 20€ hore
Gvidado de intensa staĝo . . . . . . . . . . . . . . . . veturkostoj + gastigo + po 50€ tage