Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Jam plurajn jarojn ni pripensadas niajn praktikojn kiel lingvo-instruisto, kaj la Franca Grupo pri Nova Edukado (GFEN, “Groupe Français d’Éducation Nouvelle”) ne estis al ni nekonata. GFEN estas movado kiu celas renovigi la pedagogiajn ideojn kaj praktikojn en ĉiuj kampoj kaj medioj. Ni jam havis kelkajn kontaktojn kun aktivuloj de la “lingva sektoro” en Tuluzo, sed tamen ne iris transen.

Kiam, printempe, ni eksciis ke la lingva sektoro de GFEN okazigos sian 7an someran universitaton en Aŭgusto 2015, ni ekvidis bonegan ŝancon pli bone koni tiun movadon kaj pli konkrete malkovri ĝiajn praktikojn.

De la 24a ĝis la 26a de Aŭgusto, jen ni estis en Vénissieux, proksime de Liono. La temo de la somera universitato estis “Komenci: unuaj paŝoj, unuaj agoj, unuaj provoj…” Tri tagojn da atelieroj, prelegoj, pripensado-grupoj, sed ankaŭ da interesegaj renkontoj kaj interŝanĝoj kun instruistoj el tuta Francio kaj Belgio.

gfen

La « GFEN-progresado » favoras aktivan lernadon, interalie tra fazoj de laboro en malgrandaj grupoj.

Eĉ antaŭ la fino de la somera universitato, ni jam sciis ke ĝi profunde ŝanĝos nian manieron instrui. Estis sperto eksterordinare riĉa kaj stimula. Ni revenis en Tuluzon tiel entuziasmaj, ke ni ne povis maltrafi plian tagon da staĝo organizitan  de la loka GFEN-grupo du tagojn poste!

Se vi scipovas legi la francan kaj deziras ekscii pli multe pri tiu somera universitato, kaj pri kio estas GFEN-progresado, ni rekomendas legi tiun artikolon en ilia retejo.

Lasu komenton

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

You may use these HTML tags and attributes: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

*

11 − = 8