Etikedo: anoncoj

Ni partoprenos TTK 2015 en Svislando!

Ins’eo estos reprezentata dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, okazonta en Neuchâtel de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015!

Tiu grava evento okazas la trian fojon en la historio. La unuaj du kolokvoj eventis en 1922 kaj 1927.

Laŭ sia retpaĝaro, TTK havas kiel celojn:

  • Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni.
  • Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui.
  • Agnoskoj de Eo en la diversaj instrusistemoj, diplomado pri Eo, estontaj paŝoj por evoluigi kaj firmigi tiun aspekton.
  • Instruista trejnado : kiel plibonigi ĝin kaj diplomi novajn instruistojn.
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto (lernhelpa efiko) ilo al enkonduko por lingvoinstruado.
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto kiel elemento en politiko de multlingvismo. Evoluigi strategiojn ĉirilate.
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto en la kampoj de psikologio, akiro de interkulturaj kapabloj, solidareco, toleremo, malfermi la mondon al infanoj.
  • Kiel kaj kiom Eo povas kontribui al la jarmilaj celoj de Unesko kaj UN en la kampoj de alfabetigo kaj daŭripova evoluo?
  • Diversaj pedagogimovadoj (Freinet kaj aliaj) en rilato kun Eo.
  • Interŝanĝo de spertoj.
  • Renkontiĝo kun lokaj fakuloj.

Ni antaŭĝojas partopreni kaj kleriĝi el tiu programo! Vizitu la retpaĝaron de TTK 2015 por ekscii pli.

Lasu komenton

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Knaboj rolas ŝipanojn en sia ĉambro.Ins’eo baldaŭ organizos (kune kun EKC) sian unuan porinstruistan seminarion, la semajno-finon de la 6a kaj 7a de Junio 2015, en Tuluzo.

Ĝia temo estos Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj. Ni ne elektis tiun temon hazarde: la rolludoj okupas ekde la 70aj jaroj centran lokon en lingvo-pedagogio. Ili estas potencaj iloj, precipe por ekzerci la parol-kapablon, kaj kontribuas starigi agrablan kaj viglan etoson. Bone uzate, ili tre rapide fariĝos nepreterebla parto de via kurso! Rolludoj povas tamen iom timigi, kaj ne tiel facilas ilin ekuzi por novuloj…

Espereble helpos tiu seminario. Ĝi konsistos el (mallonga) teoria kaj (pli longa) praktika partoj. Ĝi respondos inter aliaj la jenajn demandojn:

  • Kio estas rolludo? Kiel ĝi diferencas disde teatro?
  • Kio estas ĝiaj avantaĝoj kaj limoj?
  • Kiaj tipoj de rolludo ekzistas?
  • Kiel krei rolludojn adaptitajn al sia grupo?
  • Ĉu eblas rolludigi komencantojn? Kiel?
  • Kiel praktike aranĝi rolludojn en sia kurso?
  • ktp…

Aliĝkosto de la seminario : 43€ (estas ankaŭ rabatita kosto, kontaktu nin por informiĝi pri la kondiĉoj). Atentu: la nombro de partoprenontoj estas limata je dek.

Elŝutu la unuan informilon kun la aliĝilo.
Elŝutu la duan informilon.

Lasu komenton

Saluton, mondo!

La retpaĝaro de Ins’eo estas fine laborpreta!

Ĉi tie, sur ĉi tiu bonven-paĝo kiu konsistigas nian blogon, vi povos informiĝadi pri niaj pasintaj agadoj kaj nuntempaj projektoj. Ni ankaŭ publikigos kelkfoje artikolojn pri diversaj pedagogiaj iloj kaj praktikoj. Ĉio ĉi en Esperanto KAJ en la franca!

Ĝis tre baldaŭ!

Komentoj malŝaltitaj ĉe Saluton, mondo!