Browsed by
Tag: pedagogio

Lerni kiel lerni estas vera lerto

Lerni kiel lerni estas vera lerto

Dum oni pensas pri lernado, oni povas inklini konsideri ĝin kiel agon tiel naturan kiel spirado, paŝado, trinkado, ktp. Efektive, oni ja povas agnoski ke la vivo mem estas sinsekvo da lernadoj, jam en la unuaj tagoj de nia vivo. Rezulte de tio oni povas ekpensi lernadon kiel tute memkompreneblan aferon, kiu postulas nenian lerton krom tiujn investitajn por la objekto de sia lernado. Tamen, pedagogoj jam longe scias ke lerni estas lerto per si – kaj eĉ kompleksa lerto…

Read More Read More

Universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio

Universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio

Ni bezonas tiajn lokojn, kia estas la universitato de Poznano en Pollando. Tien, de antaŭ 20 jaroj, venadas homoj el ĉiuj partoj de la mondo por studi Esperanton je universitata nivelo sub la gvidado de fakuloj pri nia lingvo – ofte ankaŭ elstaraj figuroj de nia movado. Tie estas traktata Esperanto kiel serioza objekto de fasko da sciencoj (filologio, lingvistiko, historio, sociologio, ktp.). La “Interlingvistikajn studojn” fondis en 1998 doktoro Ilona Koutny. En la jena video, kiu aperis hodiaŭ, ŝi…

Read More Read More

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Akiri “plej bonajn praktikojn en instruado” kaj apliki ilin unuavice en esperanto-instruado, jen la celo kaj titolo de trejnado kiun instigis juna skipo da aktivuloj de ĈEJ  (Ĉeka Esperanto-Junularo) kunlabore kun TEJO kaj pluraj lokaj organizaĵoj el Hispanio, Italio, Pollando kaj Francio. Danke al tiu projekto, kiun financas Eŭrop-Unio pere de sia programo Erasmus+, 15 junuloj engaĝiĝis en internacian instruistan trejnadon kiu daŭros ĝis la somero 2018. La projekto startis en Italio, kie okazis unua organiza renkontiĝo inter la partneraj…

Read More Read More

Seminario pri rolludado: atesto

Seminario pri rolludado: atesto

Miaj du celoj dezirataj antaŭ la seminario estis trafitaj fine de la du tagoj: unuflanke larĝa supervido, por ekscii la intereson uzi rolludojn en la organizado de kurso aŭ de Esperanto-animado. Aliflanke, mia dua celo estis pli specifa: taksi la eblan ligon inter rolludoj kaj la niveloj de la KER (Komuna Eŭropa Referenc-Kadro, de A1 ĝis C1). Antaŭ la seminario, mi estis jam partopreninta preparadon de kursoj aŭ animadoj enkadre de nia arieĝa asocio, sed neniam mem prezentis ion al…

Read More Read More

Dua seminario pri rolludado en Foix

Dua seminario pri rolludado en Foix

En pasinta Junio ni parolis al vi en tiu artikolo pri la tute unua seminario de Ins’eo, kiun ni gvidis en Tuluzo. Ĝi temis pri rolludoj, kiel rimedo por lerni lingvojn. Okaze de tio, pluraj loĝantoj de la departemento Arieĝo esprimis sian bedaŭron ne povi partopreni kaj sian esperon, ke nova sesio estos organizita en ilia departemento. Ni do iris en Foix la pasintajn 21an kaj 22an de Novembro invitite de Alain, kiu mem partoprenis la seminarion en Tuluzo. Tiu…

Read More Read More

Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Jam plurajn jarojn ni pripensadas niajn praktikojn kiel lingvo-instruisto, kaj la Franca Grupo pri Nova Edukado (GFEN, “Groupe Français d’Éducation Nouvelle”) ne estis al ni nekonata. GFEN estas movado kiu celas renovigi la pedagogiajn ideojn kaj praktikojn en ĉiuj kampoj kaj medioj. Ni jam havis kelkajn kontaktojn kun aktivuloj de la “lingva sektoro” en Tuluzo, sed tamen ne iris transen. Kiam, printempe, ni eksciis ke la lingva sektoro de GFEN okazigos sian 7an someran universitaton en Aŭgusto 2015, ni ekvidis bonegan…

Read More Read More

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Unu el la celoj de Ins’eo estas instigi al pripensado pri la praktikoj en Esperanto-instruado. Ĝuste laŭ tiu spirito ni proponis en Tuluzo seminarion la pasintajn 6-an kaj 7-an de Junio, kun nia ĉefa partnera asocio : Esperanto-Kultur-Centro. Tiu seminario havis la titolon “Lerni kaj instrui per rolludoj” (vd. la artikolon, per kiu ni anoncis ĝin en Februaro) kaj logis naŭ partoprenantojn. Kvankam la plimulto estis el la tuluza regiono, kelkaj veturis plurcent kilometrojn – kiel Sylvie, kiu verkis bilanc-artikolon…

Read More Read More

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Dum la tri tagoj de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015, Neŭkastelo kaj Ĉaŭdefono estis la ĉefurboj de Esperanto-instruado. Okaze de la “Tria tutmonda kolokvo” organizita de ILEI, la du svisaj urboj ja gastigis plurajn el la plej grandaj figuroj de tiu kampo: Katalin Kovats, Ilona Koutny, Zsófia Korody, Duncan Charters, Zlatko Tišljar, Stano Marček… kaj multaj aliaj. Se tiu evento restos memorinda, tio estos ne nur pro la intereso kaj kvalito de ĝiaj prelegintoj kaj de ĝia…

Read More Read More

Instrui Esperanton: niaj defioj

Instrui Esperanton: niaj defioj

Esperanto estas enigmo. Ĝi estas lingvo kun eksterordinara potenco, kaj tamen ĉiuj konstatas la malrapidecon de ĝia disvolviĝo… Tion klarigas kompreneble eksteraj bremsoj (interalie politikaj kaj ekonomikaj) sed ankaŭ internaj limoj, kiun ni devas identumi por agi kontraŭ ili. Unu el niaj limoj situas en la komunikado al la ekstera publiko. Tiun problemon traktis en la pasintaj jaroj kelkaj esperantistoj, tiuj estas Cyril Hurstel, Lu Wunsch-Rolshoven aŭ Dennis Keefe. Ĉi tiu lasta cetere redaktis ege interesan artikol-serion legeblan sur la…

Read More Read More

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Ins’eo baldaŭ organizos (kune kun EKC) sian unuan porinstruistan seminarion, la semajno-finon de la 6a kaj 7a de Junio 2015, en Tuluzo. Ĝia temo estos Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj. Ni ne elektis tiun temon hazarde: la rolludoj okupas ekde la 70aj jaroj centran lokon en lingvo-pedagogio. Ili estas potencaj iloj, precipe por ekzerci la parol-kapablon, kaj kontribuas starigi agrablan kaj viglan etoson. Bone uzate, ili tre rapide fariĝos nepreterebla parto de via kurso! Rolludoj povas tamen iom timigi,…

Read More Read More