Kiuj ni estas?

Kiuj ni estas?

Christophe CHAZAREIN

ChristopheChristophe (Kristof) eklernis Esperanton en 1998 kaj ekinstruis ĝin en 2006.

En 2009 li partoprenis trejnadon en la universitato de Poznań (Pollando), sub la gvidado de Ilona Koutny kaj Katalin Kovats, kaj ricevis diplomon pri Esperanto-instruado. Ekde tiam, li serioze interesiĝis pri lingvo-didaktiko kaj aŭtodidakte studis ĝin, ĉiam klopodante apliki novajn ideojn en sia praktiko. Li gvidis esperanto-kursojn en diversaj lokoj (Tuluzo, Bjalistoko, la Kastelo Grezijono, Kvinpetalo…) kaj aranĝoj (Somera-Esperanto-Studado, NASK…).

Li estis ankaŭ membro de la internacia ekzamen-komisiono de ILEI, kaj prezidanto de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo.

Ekster Esperanto, li profesie instruas la francan kaj la okcitanan lingvon, kaj estas diplomita pri instruado de la franca.


Marion QUENUT

Marion komencis lerni Esperanton en 2006 kaj instrui ĝin en 2009.

Ŝia pasio pri lingvoj instigis ŝin lerni plurajn (interalie la serba-kroatan kaj slovenan) kaj fondi en Tuluzo asocion pri lingvoj. De 2009 ŝi gvidas Esperanto-kursojn kaj staĝojn, en la regiono de Tuluzo kaj en la Kastelo Grezijono aŭ rete por PRK aŭ SES. Ŝia praktika aliro instigas ŝin konstante ĉerpi novajn ideojn el la reala vivo, el la kunteksto de la kurso, kaj uzi ilin kiel bazon de sia Esperanto-instruado. Ŝi ŝatas krei grupan dinamikon per diversaj aktivadoj (ludoj, teatrado, ktp…).

Ŝi aktivas en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, kie ŝi lanĉis multajn projektojn por diskonigi la lingvon al la publiko.

Ekster Esperanto,  ŝi profesie instruas la okcitanan de 2011 en Tuluzo.