Asocio

Asocio

Ins’eo estas neprofita asocio lanĉita en Februaro 2014 de kaj por Esperanto-instruistoj. Ĝi estas ilo por tiuj, kiuj volas enkonduki pli modernajn kaj pli profesiajn praktikojn en esperanto-instruadon.

La ĉefaj celoj de Ins’eo estas:

  • pli larĝe diskonigi al la esperanta publiko la aktualajn ideojn kaj praktikojn en lingvo-didaktiko
    >>> vd. sur la paĝo pedagogio
  • subteni la trejnadon de tiuj dezirantaj plibonigi sian instruadon
  • provizi la kurso-gvidantojn, kiuj agadas enkadre de Ins’eo, per pedagogiaj ekipaĵo kaj materialo
  • oferti diverstipajn Esperanto-kursojn gvidatajn de spertaj instruistoj, salajrataj aŭ ne
    >>> vd. sur la paĝo servoj

Ins’eo subtenas la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj.

La asocio Ins’eo estas malfermita al ĉiuj, en ĉiuj landoj, kiuj deziras partopreni ĝian agadon aŭ ĝin subtenadi.

>>> kiuj ni estas?
>>> kiel membriĝi?
>>> kiel kontakti nin?

La originala versio de la statuto (en la franca) estas elŝutebla ĉi tie.