Membriĝi

Membriĝi

Ins’eo estas malfermita al ĉiuj, el la tuta mondo. Ne gravas esti instruisto (eĉ ne necesas paroli Esperanton), ĉar membriĝi estas antaŭ ĉio maniero subteni nian agadon.

Ni havas du tipojn de membreco:

  • aktivaj membroj: aktive instruas aŭ planas instrui, kaj partoprenas la agadon de la asocio. Ili havas decidpovon en la asembleoj.
  • subtenaj membroj: ne rekte estas engaĝitaj en la agado de la asocio, sed ĝin aprobas kaj subtenas per sia kotizo. Ili ne havas decidpovon en la asocio, sed estas regule informataj pri ties agado.

La jarkotizo dependas de la enspezoj de la membriĝanto. Ĝi varias de 5€ ĝis 20€ .

La statuto de Ins’eo en la franca estas elŝutebla ĉi tie (esperanta traduko baldaŭ disponeblos).