Pedagogia ĉarto

Pedagogia ĉarto

La Pedagogia Ĉarto de Ins’eo resumas per kelkaj punktoj la principojn, kiuj inspiras nian praktikon de Esperanto-instruistoj:

  • Ni estas por pedagogio aktiva, kiu konsideras la lernantojn kiel la ĉefajn agantojn de sia lernado, instigas ilin kreskigi sian aŭtonomecon kaj disvolvi la proprajn lerno-strategiojn.

  • Ni estas por pedagogio komunika, kiu celas ne nur transdoni teoriajn sciojn, sed ankaŭ helpi la lernantojn disvolvi kapablon komuniki en ĉiaj situacioj, ekster la klas-ĉambro.

  • Ni estas por pedagogio merga, kiu favoras la uzadon de Esperanto dum la lerno-situacioj, tamen ne malpermesante uzi aliajn lingvojn, kiam oni konsideras tion oportuna.

  • Ni estas por pedagogio ekvilibra, kiu, dum ĝi akcentas la parolan esprimadon, disvolvigas ĉiujn aliajn lingvo-lertojn: legan komprenadon, aŭdan komprenadon, skriban esprimadon, ktp…

  • Ni estas por pedagogio eklektika, kiu scipovas trovi inspiron el diversaj praktikoj kaj metodologiaj skoloj, sen dogmemo.

  • Ni estas por pedagogio evoluiva, kiu ne estas frostigita sed konstante pridemandas sin, serĉadas novajn ideojn, kaj rilatigas ilin kun siaj spertoj por progresi.

  • Ni estas por pedagogio interkultura, kiu rigardas Esperanton ne kiel fincelon sed kiel ilon por pli bone akcepti la kultur-diferencojn, kaj por ekkonscii pri la homara unueco en ties diverseco.