Esperanto-kursado
Ni proponas gvidi kursojn por organizaĵoj, grupoj, event-organizantoj, aŭ unuopuloj. Ni havas sperton en diversaj niveloj (de komencantoj ĝis la nivelo C1) kaj en diversaj formoj de kursado:
- kursoj intensaj aŭ regulaj,
- kursoj ĉeestantaj aŭ retaj,
- miksitaj aŭ hibridaj formoj (laŭ la bezonoj de la organizantoj)
- kun ĝeneralaj aŭ specifaj celoj (laŭ la bezonoj de la lernantoj)
Kontaktiĝu kun ni por ĉiaj demandoj/petoj.
Tarifoj
La tarifoj ĉi sube indikitaj estas nur informcelaj, kaj adapteblaj laŭ ĉies situacio. Ili validas por tuta grupo (ne konsiderante la nombron de partoprenantoj).
Gvidado de regula kurso . . . . . . . . . . . . . . . . po 20€ hore
Gvidado de intensa staĝo . . . . . . . . . . . . . . . . veturkostoj + gastigo + po 50€ tage