Browsed by
Author: Ins'eo

Ni partoprenos TTK 2015 en Svislando!

Ni partoprenos TTK 2015 en Svislando!

Ins’eo estos reprezentata dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, okazonta en Neuchâtel de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015! Tiu grava evento okazas la trian fojon en la historio. La unuaj du kolokvoj eventis en 1922 kaj 1927. Laŭ sia retpaĝaro, TTK havas kiel celojn: Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni. Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui. Agnoskoj de Eo en la diversaj instrusistemoj, diplomado pri Eo, estontaj paŝoj…

Read More Read More

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Ins’eo baldaŭ organizos (kune kun EKC) sian unuan porinstruistan seminarion, la semajno-finon de la 6a kaj 7a de Junio 2015, en Tuluzo. Ĝia temo estos Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj. Ni ne elektis tiun temon hazarde: la rolludoj okupas ekde la 70aj jaroj centran lokon en lingvo-pedagogio. Ili estas potencaj iloj, precipe por ekzerci la parol-kapablon, kaj kontribuas starigi agrablan kaj viglan etoson. Bone uzate, ili tre rapide fariĝos nepreterebla parto de via kurso! Rolludoj povas tamen iom timigi,…

Read More Read More

Saluton, mondo!

Saluton, mondo!

La retpaĝaro de Ins’eo estas fine laborpreta! Ĉi tie, sur ĉi tiu bonven-paĝo kiu konsistigas nian blogon, vi povos informiĝadi pri niaj pasintaj agadoj kaj nuntempaj projektoj. Ni ankaŭ publikigos kelkfoje artikolojn pri diversaj pedagogiaj iloj kaj praktikoj. Ĉio ĉi en Esperanto KAJ en la franca! Ĝis tre baldaŭ!