Ni partoprenos TTK 2015 en Svislando!
Ins’eo estos reprezentata dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, okazonta en Neuchâtel de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015!
Tiu grava evento okazas la trian fojon en la historio. La unuaj du kolokvoj eventis en 1922 kaj 1927.
Laŭ sia retpaĝaro, TTK havas kiel celojn:
- Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni.
- Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui.
- Agnoskoj de Eo en la diversaj instrusistemoj, diplomado pri Eo, estontaj paŝoj por evoluigi kaj firmigi tiun aspekton.
- Instruista trejnado : kiel plibonigi ĝin kaj diplomi novajn instruistojn.
- Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto (lernhelpa efiko) ilo al enkonduko por lingvoinstruado.
- Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto kiel elemento en politiko de multlingvismo. Evoluigi strategiojn ĉirilate.
- Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto en la kampoj de psikologio, akiro de interkulturaj kapabloj, solidareco, toleremo, malfermi la mondon al infanoj.
- Kiel kaj kiom Eo povas kontribui al la jarmilaj celoj de Unesko kaj UN en la kampoj de alfabetigo kaj daŭripova evoluo?
- Diversaj pedagogimovadoj (Freinet kaj aliaj) en rilato kun Eo.
- Interŝanĝo de spertoj.
- Renkontiĝo kun lokaj fakuloj.
Ni antaŭĝojas partopreni kaj kleriĝi el tiu programo! Vizitu la retpaĝaron de TTK 2015 por ekscii pli.