Instrui Esperanton: niaj defioj

Instrui Esperanton: niaj defioj

birkeSESetaEsperanto estas enigmo. Ĝi estas lingvo kun eksterordinara potenco, kaj tamen ĉiuj konstatas la malrapidecon de ĝia disvolviĝo… Tion klarigas kompreneble eksteraj bremsoj (interalie politikaj kaj ekonomikaj) sed ankaŭ internaj limoj, kiun ni devas identumi por agi kontraŭ ili.

Unu el niaj limoj situas en la komunikado al la ekstera publiko. Tiun problemon traktis en la pasintaj jaroj kelkaj esperantistoj, tiuj estas Cyril Hurstel, Lu Wunsch-Rolshoven aŭ Dennis Keefe. Ĉi tiu lasta cetere redaktis ege interesan artikol-serion legeblan sur la retpaĝaro de la Ondo de Esperanto (1). Sed kiel agnoskas Denis Keefe mem, plibonigi nian komunikadon ne sufiĉos. Inter la aliaj limoj, kiujn li identumas, li mencias tiujn en la instruado de nia lingvo.

Nia malfruo sur la kampo de pedagogio

Se la graveco de la rolo de instruado estas laŭ mi subtaksata, tio paradokse… estas parte pro la lingvo mem! Efektive, la esperantistoj estas tiel konvinkitaj pri la facileco de Esperanto, ke ili ofte inklinas malakcenti la rolon de pedagogio. Tamen, multaj el ni konstatas la altan nombron de rezignoj ĉe la lernantoj (en la movadaj kursoj, kaj eĉ pli en la retlernada paĝaro) aŭ ilian stagnadon je elementa nivelo (niaj famaj eternaj komencantoj). En artikolo publikigita antaŭ kelkaj monatoj sur lia blogo, Zlatko Tiŝljar kulpigis la aŭtorojn de lernolibroj, kiuj laŭ li respondumas pri “la malrapidega kresko de nombro da esperantistoj” (2). Lia juĝo povas ŝajni severega, sed mi konsentas almenaŭ pri tiu punkto: la grandega plimulto de la lernolibroj nuntempe uzataj en nia movado estas metodologie kadukaj (3). Kaj trans la lernolibroj, suferas grandan malfruon niaj pedagogiaj praktikoj.

Instrui lingvon estas uzadi aron da teknikoj bazitaj sur principoj. Pedagogio estas do, kiel ĉiaj teknikoj, konstante evoluanta. Metodologioj, kiuj en sia tempo estis novigaj, iom post iom cedas sian lokon al novaj, pli efikaj aŭ pli adaptitaj al la bezonoj de la lernantoj. Tio estas la situacio de la rekta metodo, kiu, kvankam ĝi ankoraŭ ĝuas grandan prestiĝon en nia movado… estas aliloke konsiderata kiel anakronisma.

Fari siaj novajn ideojn kaj praktikojn

Parolante nur pri la 40 pasintaj jaroj, pedagogio travivis du gravajn tempojn: la aperon de la komunik-situacia aliro meze de la jaroj 70, kaj la publikigon en 2001 de la Komuna Eŭropa-Referenc-Kadro por la Lingvoj, kiu markis la alvenon de la agocentra aliro. Tiuj du aliroj (precipe la unua) komplete renovigis la pedagogiajn praktikojn. Nia movado restis plejparte aparte de tiuj evoluoj. Nenio surpriza en tio, konsiderante la fakton, ke Esperanto estas instruata prekaŭ ekskluzive fare de volontuloj ja helpemaj, sed kiuj malofte profitis el trejnado pri lingvo-pedagogio.

Oni povas opinii, ke Esperanto estas lingvo aparta, ke tio valida por la etnaj lingvoj ne nepre validas por ĝi. Estas parto da vero en tio sed ni ne forgesu, ke Esperanto esence restas lingvo, kaj ke la lernado de ĉiuj lingvoj dependas, fundamente, de la samaj mekanismoj. Ja estas nia intereso ĉerpi el tiuj novaj aliroj, adapti ilin al la specifaĵoj de Esperanto. Tion bone komprenis cetere Andreo Cseh en sia tempo (4). Cseh, fundamente, nenion elpensis: li nur faris sia la rektan metodon, kiu estis enmoda en lia epoko.

Subteni la trejnadon de niaj instruistoj

Feliĉe, ni ne ekiras de nulo kaj havas la fortunon disponi ilojn. Antaŭ ĉio, ni havas referenc-libron, la Manlibro pri instruado de Esperanto eldonita de ILEI. Sed pli ol ĉio, ni havas du bonkvalitajn trejn-kursojn: unu en la universitato de Poznań (Pollando), kaj alia sur la retpaĝaro edukado.net kun la reta trejnado RITE. Ĉiujare, ili kolektas du aŭ tri dekojn da novaj partoprenantoj de ĉiuj landoj. Tio daŭre estas malmulte, konsideranto niajn bezonojn de instruistoj.

Cetere, necesas aldoni, ke granda plimulto de tiuj personoj pagas tiujn trejnadon per sia monujo – dum ili tion faras profite al nia movado. Oni ne povas malpli diri pri tio, ke tio ne normalas. La asocioj je ĉiuj niveloj devus senti sin multe pli koncernataj de la bonkvalito de siaj kursoj, kaj doni pli grandan monan apogon al la siaj instruistoj, kiuj deziras trejniĝi.

Demando pri strategio

Kompreneble, tia subteno kostas. Sed temas pri strategia elekto: se ni volas pli bonajn instruistojn, ni devas doni al ni la rimedojn trejni ilin. Ĉi tio implicas ankaŭ pripensadon pri niaj kurso-tarifoj. Malveras kredi, ke la lernantoj dizertos el la Esperanto-kursoj se ties tarifoj estus pli altaj. Tute male ŝajnas al mi, ke la plimulto akceptus pagi pli por lerni en pli bonaj kondiĉoj.

Alirante la demandon pri la disvolvado de nia lingvo, nia unua reflekso estas pripensi kiel oni konvinku pli larĝan nombron da homoj lerni Esperanton. Mi esperas, ke pli kaj pli da esperantistoj pripensos ankaŭ tiun alian problemon: kiel sukcesigi pli larĝan nombron da homoj lerni Esperanton.

Christophe Chazarein
(artikolo aperinta en la franca en la revuo Esperanto-Info n°112)


NOTOJ:

1) Trovu la artikolojn de Dennis Keefe sur tiu paĝo.
2) Zlatko Tiŝljar: Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj.
3) Grava menciinda escepto: Esperanto por lernejaj klasoj, de Josias Barboza.
4) Andreo Cseh (1885-1979), hungara katolika pastro kiu famiĝis en la Esperanto-movado elpensante la metodon kun sia nomo. La Cseh-metodo furoris en la jardekoj 20 et 30.

Comments are closed.