Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo
Ins’eo baldaŭ organizos (kune kun EKC) sian unuan porinstruistan seminarion, la semajno-finon de la 6a kaj 7a de Junio 2015, en Tuluzo.
Ĝia temo estos Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj. Ni ne elektis tiun temon hazarde: la rolludoj okupas ekde la 70aj jaroj centran lokon en lingvo-pedagogio. Ili estas potencaj iloj, precipe por ekzerci la parol-kapablon, kaj kontribuas starigi agrablan kaj viglan etoson. Bone uzate, ili tre rapide fariĝos nepreterebla parto de via kurso! Rolludoj povas tamen iom timigi, kaj ne tiel facilas ilin ekuzi por novuloj…
Espereble helpos tiu seminario. Ĝi konsistos el (mallonga) teoria kaj (pli longa) praktika partoj. Ĝi respondos inter aliaj la jenajn demandojn:
- Kio estas rolludo? Kiel ĝi diferencas disde teatro?
- Kio estas ĝiaj avantaĝoj kaj limoj?
- Kiaj tipoj de rolludo ekzistas?
- Kiel krei rolludojn adaptitajn al sia grupo?
- Ĉu eblas rolludigi komencantojn? Kiel?
- Kiel praktike aranĝi rolludojn en sia kurso?
- ktp…
Aliĝkosto de la seminario : 43€ (estas ankaŭ rabatita kosto, kontaktu nin por informiĝi pri la kondiĉoj). Atentu: la nombro de partoprenontoj estas limata je dek.
Elŝutu la unuan informilon kun la aliĝilo.
Elŝutu la duan informilon.