Browsed by
Tag: staĝoj

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Akiri “plej bonajn praktikojn en instruado” kaj apliki ilin unuavice en esperanto-instruado, jen la celo kaj titolo de trejnado kiun instigis juna skipo da aktivuloj de ĈEJ  (Ĉeka Esperanto-Junularo) kunlabore kun TEJO kaj pluraj lokaj organizaĵoj el Hispanio, Italio, Pollando kaj Francio. Danke al tiu projekto, kiun financas Eŭrop-Unio pere de sia programo Erasmus+, 15 junuloj engaĝiĝis en internacian instruistan trejnadon kiu daŭros ĝis la somero 2018. La projekto startis en Italio, kie okazis unua organiza renkontiĝo inter la partneraj…

Read More Read More

Seminario pri rolludado: atesto

Seminario pri rolludado: atesto

Miaj du celoj dezirataj antaŭ la seminario estis trafitaj fine de la du tagoj: unuflanke larĝa supervido, por ekscii la intereson uzi rolludojn en la organizado de kurso aŭ de Esperanto-animado. Aliflanke, mia dua celo estis pli specifa: taksi la eblan ligon inter rolludoj kaj la niveloj de la KER (Komuna Eŭropa Referenc-Kadro, de A1 ĝis C1). Antaŭ la seminario, mi estis jam partopreninta preparadon de kursoj aŭ animadoj enkadre de nia arieĝa asocio, sed neniam mem prezentis ion al…

Read More Read More

Dua seminario pri rolludado en Foix

Dua seminario pri rolludado en Foix

En pasinta Junio ni parolis al vi en tiu artikolo pri la tute unua seminario de Ins’eo, kiun ni gvidis en Tuluzo. Ĝi temis pri rolludoj, kiel rimedo por lerni lingvojn. Okaze de tio, pluraj loĝantoj de la departemento Arieĝo esprimis sian bedaŭron ne povi partopreni kaj sian esperon, ke nova sesio estos organizita en ilia departemento. Ni do iris en Foix la pasintajn 21an kaj 22an de Novembro invitite de Alain, kiu mem partoprenis la seminarion en Tuluzo. Tiu…

Read More Read More

Semajnfina staĝo en la Pireneoj

Semajnfina staĝo en la Pireneoj

Esperanto-Kultur-Centro organizis sian unuan staĝon de la sezono 2015/2016 la 10an kaj 11an de Oktobro en la vilaĝeto Arrout (120km sude de Tuluzo). Partoprenis dek kvin homoj en 3 niveloj, el kiuj 2 estis gviditaj de membroj de Ins’eo. Specialaĵo dum tiu staĝo: du staĝantoj proponis sabate post-tagmeze inicon pri astronomio, kaj observadon de la ĉielo vespere per iliaj instrumentoj (teleskopo kaj binoklo). La staĝoj en Arrout estas organizataj de EKC trifoje ĉiujare, de antaŭ multaj jaroj. Ili kutine logas…

Read More Read More

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Unu el la celoj de Ins’eo estas instigi al pripensado pri la praktikoj en Esperanto-instruado. Ĝuste laŭ tiu spirito ni proponis en Tuluzo seminarion la pasintajn 6-an kaj 7-an de Junio, kun nia ĉefa partnera asocio : Esperanto-Kultur-Centro. Tiu seminario havis la titolon “Lerni kaj instrui per rolludoj” (vd. la artikolon, per kiu ni anoncis ĝin en Februaro) kaj logis naŭ partoprenantojn. Kvankam la plimulto estis el la tuluza regiono, kelkaj veturis plurcent kilometrojn – kiel Sylvie, kiu verkis bilanc-artikolon…

Read More Read More

Sep studoplenaj tagoj en la Kastelo

Sep studoplenaj tagoj en la Kastelo

Ekzistas en la mondo kelkaj lokoj havantaj embleman signifon por la esperanto-mondo. La kastelo Grésillon, kiu gastigas staĝojn kaj eventojn de 1951, estas unu el tiuj. Hodiaŭ finiĝas la staĝo “PRINTEMPaS”, kiu okazadas ĉiun Aprilon de 2011. Kiel la pasintajn jarojn trideko da staĝantoj venis intense studi kaj praktiki la lingvon en tri niveloj, kiujn gvidis Marion kaj Christophe el Ins’eo kaj Zsófia Korody el la Interkultura Centro de Herzberg. La ĉi jara staĝo estis okazo testi novan lerno-materialon por…

Read More Read More

Semajnfina staĝo en la Pirenea montaro

Semajnfina staĝo en la Pirenea montaro

Por la dua fojo ekde Oktobro, du instruistoj de Ins’eo (Marion kaj Christophe) gvidis kursojn okaze de semajnfina staĝo por la tuluza asocio EKC. Ĉi tiu staĝo okazis la pasintan semajnofinon (14-an kaj 15-an de Marto) en la Pirenea vilaĝeto Arrout (proksime de Saint-Girons, 120 km sude de Tuluzo). Ĝin partoprenis 22 personoj en 3 niveloj. Ĉiuj ĝuis agrablan etoson malgraŭ la griza vetero! La staĝoj en Arrout estas organizataj de EKC trifoje jare de jam multaj jaroj. Ili logadas…

Read More Read More

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj – seminario en Junio 2015 en Tuluzo

Ins’eo baldaŭ organizos (kune kun EKC) sian unuan porinstruistan seminarion, la semajno-finon de la 6a kaj 7a de Junio 2015, en Tuluzo. Ĝia temo estos Lerni kaj instrui Esperanton per rolludoj. Ni ne elektis tiun temon hazarde: la rolludoj okupas ekde la 70aj jaroj centran lokon en lingvo-pedagogio. Ili estas potencaj iloj, precipe por ekzerci la parol-kapablon, kaj kontribuas starigi agrablan kaj viglan etoson. Bone uzate, ili tre rapide fariĝos nepreterebla parto de via kurso! Rolludoj povas tamen iom timigi,…

Read More Read More