Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Seminaire_jeux_de_roleUnu el la celoj de Ins’eo estas instigi al pripensado pri la praktikoj en Esperanto-instruado. Ĝuste laŭ tiu spirito ni proponis en Tuluzo seminarion la pasintajn 6-an kaj 7-an de Junio, kun nia ĉefa partnera asocio : Esperanto-Kultur-Centro.

Tiu seminario havis la titolon “Lerni kaj instrui per rolludoj” (vd. la artikolon, per kiu ni anoncis ĝin en Februaro) kaj logis naŭ partoprenantojn. Kvankam la plimulto estis el la tuluza regiono, kelkaj veturis plurcent kilometrojn – kiel Sylvie, kiu verkis bilanc-artikolon publikigita en la blogo de EKC.

Ĝi estis la tutunua seminario de Ins’eo, kaj en ĉiu unua fojo estas tuberoj : manko de spaco, manko de tempo, manko de praktiko por la partoprenantoj, kaj – konfesinde – manko de sperteco ĉe ni. Tamen restas ke ĉiuj, partoprenintoj aŭ animintoj, estis ĝenerale kontentaj. La riĉeco de la interŝanĝoj, kaj la valoro de la spertoj ne povas malinstigi nin refari ĝin!

Comments are closed.