Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Dum la tri tagoj de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015, Neŭkastelo kaj Ĉaŭdefono estis la ĉefurboj de Esperanto-instruado. Okaze de la “Tria tutmonda kolokvo” organizita de ILEI, la du svisaj urboj ja gastigis plurajn el la plej grandaj figuroj de tiu kampo: Katalin Kovats, Ilona Koutny, Zsófia Korody, Duncan Charters, Zlatko Tišljar, Stano Marček… kaj multaj aliaj.

mirejoTTK
Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI kaj organizinto de la Tria tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto

Se tiu evento restos memorinda, tio estos ne nur pro la intereso kaj kvalito de ĝiaj prelegintoj kaj de ĝia programo (vidu la retpaĝaron de la kolokvo), sed ankaŭ pro ĝia oficialeco kaj ĝia resono kiu transiris la limojn de nia movado. La listo de la 32 membroj de la honor-komitato atestas prie: troviĝas en ĝi multaj politikaj kaj universitataj personecoj, el kiuj elstaras la direktoro de la svisa eduk-konsilio – en Francio, li estus la ministro pri Landa Edukado. La kantono de Neŭkastelo subtenis la organizadon de la kolokvo, interalie sendante oficialajn invitojn al la ŝtatoj de la mondo.

Kun programo tiel interesega kiel tiu disanoncita, ni evidente ne povis maltrafi la eventon! Ni estas du trejnistoj de Ins’eo, kiuj venis por aŭskulti la prelegojn, interŝanĝi siajn spertojn kun tiuj de la partoprenantoj, ekkoni la aktualajn projektojn kaj vetaĵojn de nia movado sur la kampo de Esperanto-instruado.

Se oni devas trovi elreviĝon, tio certe estas en la relative modesta nombro de vizitintoj (inter sesdek kaj okdek sume en la tri tagoj). Sed grava pozitiva punkto de tiu kolokvo, por ni trejnistoj de Ins’eo, estis aŭdi reaserti ideojn, sur kiuj ni bazas nian agadon: la necesoj trejni profesi-nivelajn instruistojn, instigi la organizaĵojn pli engaĝi sin en tiu trejnado, serĉi novajn modelojn ekster nia movado (sur la kampoj jen de lingvo-instruado, jen de popol-edukado)… Ni revenas entuziasmaj kaj motivitaj daŭrigi niajn projektojn!

Tre detala resumo de la kolokvo estas jam legebla sur Vikipedio. Ni nun atendas la publikigon de la laboroj kaj de la sintezo, anoncitan por la venontaj monatoj. Gratulegon al la organizantoj kaj helpantoj de la kolokvo, aparte al Mirejo Grosjean, kiu kondukis ĝin al ĝia sukceso kun la energio, kiu karakterizas ŝin.

Christophe Chazarein

Le public pendant l'ouverture de la conférence, le 13 mai 2015 à Neuchâtel.
La publiko dum la inaŭguro de la kolokvo, la 13-an de Majo 2015 en la universitato de Neŭkastelo.
Comments are closed.