Memore al Pŝemek!

Memore al Pŝemek!

Kiel multajn esperantistojn, ŝokis nin la subita kaj tro frua forpaso de nia amiko Przemysław Wierzbowski.

De kiam ni ekkonis lin en 2007, Pŝemek estis laŭvice kamarado, mentoro, kolego kaj partnero en multaj okazoj. Kiel instruistoj, ni kunlaboris en Tuluzo, Bjalistoko, Greziljono, kaj enkadre de multaj aranĝoj (menciinde Somera Esperanto-Studado, Printempa Reta Kursaro, kaj ErasmusPlus-projektoj).

Ni memorados lin kiel homon diligentan, spritan, kreeman kaj agrablan, kiu scipovis komuniki sian entuziasmon. Li inspiradis nin plurmaniere, interalie per siaj elstaraj talentoj kiel instruisto.

Tiu inspiro plu akompanu nin en la estonteco.

Ĝis, Pŝemek!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *