Semajnfina staĝo en la Pirenea montaro
Por la dua fojo ekde Oktobro, du instruistoj de Ins’eo (Marion kaj Christophe) gvidis kursojn okaze de semajnfina staĝo por la tuluza asocio EKC. Ĉi tiu staĝo okazis la pasintan semajnofinon (14-an kaj 15-an de Marto) en la Pirenea vilaĝeto Arrout (proksime de Saint-Girons, 120 km sude de Tuluzo). Ĝin partoprenis 22 personoj en 3 niveloj. Ĉiuj ĝuis agrablan etoson malgraŭ la griza vetero! La staĝoj en Arrout estas organizataj de EKC trifoje jare de jam multaj jaroj. Ili logadas…