Dua seminario pri rolludado en Foix

Dua seminario pri rolludado en Foix

seminarioFoixEn pasinta Junio ni parolis al vi en tiu artikolo pri la tute unua seminario de Ins’eo, kiun ni gvidis en Tuluzo. Ĝi temis pri rolludoj, kiel rimedo por lerni lingvojn. Okaze de tio, pluraj loĝantoj de la departemento Arieĝo esprimis sian bedaŭron ne povi partopreni kaj sian esperon, ke nova sesio estos organizita en ilia departemento.

Ni do iris en Foix la pasintajn 21an kaj 22an de Novembro invitite de Alain, kiu mem partoprenis la seminarion en Tuluzo. Tiu dua sesio estis organizita nome de la loka asocio CEEA (“Cercle d’Études Espérantistes de l’Ariège”), kies sekretario li estas.

En “le Léo”, junul-gastejo kaj popol-eduka centro, kunvenis partoprenantoj kaj gvidantoj (ĉirkaŭ dek du personoj) por interŝanĝi siajn spertojn, nutri la cerbumadon pri esperanto-instruado, kaj (re)malkovri rolludadon. Tempo estis ankaŭ dediĉita por viziti la asocian forumon samtage organizitan enkadre de la Semajno por Internacia Solidareco.

Pli ol nura ripeto de la unua seminario, tiu de Foix estis profunde reprilaborita versio. Surbaze de nia sperto en Tuluzo, multaj plibonigoj estis faritaj same pri la enhavo kiel pri la disvolvado. Ni estas aparte kontentaj pri la pli bona ekvilibro inter teorio kaj praktiko, kaj la reagoj de la partoprenintoj kredigas nin, ke tiu kontenteco estas komuna.

La rezulto de tiu dua seminario do estas por ni tre instiga, des pli ke ĝi aperigis novajn ideojn por tria venonta sesio, kiun espereble ni havos ŝancon proponi aliloke!

Comments are closed.