Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Akiri “plej bonajn praktikojn en instruado” kaj apliki ilin unuavice en esperanto-instruado, jen la celo kaj titolo de trejnado kiun instigis juna skipo da aktivuloj de ĈEJ  (Ĉeka Esperanto-Junularo) kunlabore kun TEJO kaj pluraj lokaj organizaĵoj el Hispanio, Italio, Pollando kaj Francio.

Danke al tiu projekto, kiun financas Eŭrop-Unio pere de sia programo Erasmus+, 15 junuloj engaĝiĝis en internacian instruistan trejnadon kiu daŭros ĝis la somero 2018.

La projekto startis en Italio, kie okazis unua organiza renkontiĝo inter la partneraj organizoj por prepari la sekvajn trejnsesiojn. La trejnado mem ekis en Pollando, kun la unua trejnsesio dum la jarfina renkontiĝo JES. Dum pluraj tagoj, ĉirkaŭ 15 junuloj eklaboris sub la gvidado de du trejnistoj.

Nia amika asocio Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo estas unu el la partneroj engaĝitaj en tiu projekto. Por la dua trejnsesio, EKC invitis la partoprenantojn en Tuluzon ĝui samokaze la trejnadon kaj la paralele organizitan eventon SemEo (Semajno de Esperanto).

Laborgrupoj dum la instruista trejnado en Tuluzo (fotis Przemysław Wierzbowski)

Okaze de tiu dua sesio, unu el la trejnistoj de Ins’Eo gvidis parton de la sesio (vd. foto).  La tuta sesio tuŝis tre diversajn temojn kaj aspektojn de lingvoinstruado: kursoplanado, la KER, uzado de ludoj didaktikcele, komparo de lernolibroj, kreado de lernomaterialo, ktp… La partoprenantoj havis okazon gvidi mem preparitan provlecionon por kelkaj junuloj en rifuĝ-centro.

La tria kaj lasta sesio okazos en Slovakio dum SES. Ni aktivuloj de Ins’Eo, kies ĉefa celo estas diskonigi modernajn instrupraktikojn en Esperanto, kore dankas kaj gratulas la organzantojn pro tiu iniciato, esperante ke tiaj trejnadoj ripetiĝos en la estonteco.

Comments are closed.