Browsed by
Tag: eventoj

Madrido gastigas la kongreson de ILEI 2018

Madrido gastigas la kongreson de ILEI 2018

Tio povas soni kiel banalaĵo, sed ni ĉiuj scias ke nia movado forte dependas de instruado por kreski. Tamen, ni malpli ofte scias ke en la kampo de instruado agadas ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, certe unu el la plej gravaj kaj ampleksaj fak-organizoj kiuj gravitas ĉirkaŭ UEA. Kiel UEA kaj multaj gravaj esperanto-organizoj ILEI ĉiujare organizas kongreson. La kongresoj de ILEI kaj UEA preskaŭ ĉiam sekvas unu la alian kaj okazas en relative proksimaj lokoj. Por 2018,…

Read More Read More

Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Jam plurajn jarojn ni pripensadas niajn praktikojn kiel lingvo-instruisto, kaj la Franca Grupo pri Nova Edukado (GFEN, “Groupe Français d’Éducation Nouvelle”) ne estis al ni nekonata. GFEN estas movado kiu celas renovigi la pedagogiajn ideojn kaj praktikojn en ĉiuj kampoj kaj medioj. Ni jam havis kelkajn kontaktojn kun aktivuloj de la “lingva sektoro” en Tuluzo, sed tamen ne iris transen. Kiam, printempe, ni eksciis ke la lingva sektoro de GFEN okazigos sian 7an someran universitaton en Aŭgusto 2015, ni ekvidis bonegan…

Read More Read More

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Dum la tri tagoj de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015, Neŭkastelo kaj Ĉaŭdefono estis la ĉefurboj de Esperanto-instruado. Okaze de la “Tria tutmonda kolokvo” organizita de ILEI, la du svisaj urboj ja gastigis plurajn el la plej grandaj figuroj de tiu kampo: Katalin Kovats, Ilona Koutny, Zsófia Korody, Duncan Charters, Zlatko Tišljar, Stano Marček… kaj multaj aliaj. Se tiu evento restos memorinda, tio estos ne nur pro la intereso kaj kvalito de ĝiaj prelegintoj kaj de ĝia…

Read More Read More

Ni partoprenos TTK 2015 en Svislando!

Ni partoprenos TTK 2015 en Svislando!

Ins’eo estos reprezentata dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, okazonta en Neuchâtel de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015! Tiu grava evento okazas la trian fojon en la historio. La unuaj du kolokvoj eventis en 1922 kaj 1927. Laŭ sia retpaĝaro, TTK havas kiel celojn: Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni. Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui. Agnoskoj de Eo en la diversaj instrusistemoj, diplomado pri Eo, estontaj paŝoj…

Read More Read More