Baldaŭ finiĝos la somero!

Baldaŭ finiĝos la somero!

Baldaŭ finiĝos la somero, kaj la jarsezono 2018-2019 jam anonciĝas kun novaj projektoj!

En Ins’eo, ni aliras ĉi tiun jarsezonon motivataj. Unue, ni volas revigligi nian blogon kaj pli bone diskonigi niajn aktivadojn kaj pensojn. Tial vi povos legi en ĝi laŭ pli regula ritmo: ĉiusemajne po unu avizon pri diversaj temoj (pedagogiaj resursoj, praktikaj ideoj por instruado, novaĵoj pri esperanto-instruado, ktp.) kaj ĉiumonate po unu fundan artikolon.

Rilate tion, ni aperigos laŭ ĉi tiu jarsezono 2018-2019 artikol-serion pri dek pedagogiaj nocioj inspirantaj nin. Ŝlosil-nocioj iufoje konataj de la instruistoj, alifoje malpli konataj, sed kiujn ni ĉiam provos laŭ nia kapablo rekonsideri. La unua artikolo de tiu serio aperos traktos la nocion eraro…

Ankaŭ notinde, ni preparas por ĉi tiu vintro eldonon de broŝuro kies temo estos malkaŝita post kelka tempo. Vi povos mendi ĝin en nia retejo en formatoj papera aŭ elektronika.

Fine, vi povos en la venontaj tagoj aliĝi al nia tute nova Facebook-paĝo.

Comments are closed.