Universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio
Ni bezonas tiajn lokojn, kia estas la universitato de Poznano en Pollando. Tien, de antaŭ 20 jaroj, venadas homoj el ĉiuj partoj de la mondo por studi Esperanton je universitata nivelo sub la gvidado de fakuloj pri nia lingvo – ofte ankaŭ elstaraj figuroj de nia movado. Tie estas traktata Esperanto kiel serioza objekto de fasko da sciencoj (filologio, lingvistiko, historio, sociologio, ktp.).
La “Interlingvistikajn studojn” fondis en 1998 doktoro Ilona Koutny. En la jena video, kiu aperis hodiaŭ, ŝi prezentas ilin al la publiko de la simpozio okazinta dum la ILEI-kongreso en Madrido.
Indas viziti la retpaĝaron de la interlingvistikaj studoj por pli detale informi sin pri ili.