Madrido gastigas la kongreson de ILEI 2018

Madrido gastigas la kongreson de ILEI 2018

Tio povas soni kiel banalaĵo, sed ni ĉiuj scias ke nia movado forte dependas de instruado por kreski. Tamen, ni malpli ofte scias ke en la kampo de instruado agadas ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, certe unu el la plej gravaj kaj ampleksaj fak-organizoj kiuj gravitas ĉirkaŭ UEA.

Kiel UEA kaj multaj gravaj esperanto-organizoj ILEI ĉiujare organizas kongreson. La kongresoj de ILEI kaj UEA preskaŭ ĉiam sekvas unu la alian kaj okazas en relative proksimaj lokoj. Por 2018, UEA elektis Lisbonon kaj ILEI  la alian ĉefurbon de Iberio – Madrido.

El la du kongresoj unue okazis tiu de ILEI, de la 20a ĝis la 28 de Julio, kaj ĝi logis rekordan nombron de partoprenantoj (pli ol 200) ĉar samtempe kunokazis la hispana nacia kongreso.

La partoprenantoj de la kongresoj de ILEI kaj HEF pozas por la komuna foto.

Ni aktivuloj de Ins’eo kompreneble estas personaj membroj de ILEI, kaj interesiĝas pri ĝia agado de antaŭ longa tempo. Ni tamen ĝis nun ne havis ŝancon partopreni ĝian kongreson – kio estos farita post Madrido! Kaj espereble ne por la lasta fojo.

La programo de ĉi tiu ILEI-kongreso estis parte dediĉita al simpozio kies temo estis la Kultura heredaĵo de Esperanto. Al tiu simpozio kontribuis multaj interesaj prelegantoj. Inter la temoj aŭskultitaj, aparte interesis nin tiuj tuŝantaj interkulturan konsciigon kaj lernadon. Tiu temo estas laŭ ni gravega sed ankoraŭ tro neglektata de la esperantistaro, kiu ofte naive kredas sin gardita de interkulturaj problemoj pro la nura fakto ke ili komunikas per la sama “genia” lingvo. Tre parenca kaj interesa temo estis tiu pri reflektado de naciaj kulturoj en Esperanto.

La kongreso de Madrido ankaŭ estis por ni okazo ekscii pri entuziasmiga atingo, nome la enkonduko de Esperanto inter la oficialajn studobjektojn de UNED, la hispana distanca universitato. Tiu projekto plejparte konkretiĝis danke al Manuel Pancorbo, profesoro de UNED kaj membro de la Hispana Esperanto-Federacio. La skipo de aktivuloj varbita en tiu projekto lanĉi alvokon al homoj interesataj kaj pretaj iel kontribui por ĝia sukceso. Ni tre atente sekvos la disvolviĝon de la afero.

Pri la aliaj okazaĵoj de tiu kongreso, vi povas legi la oficialan komunikaĵon kiun verkis Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI.

La venonta kongreso okazos en Serbio, en Julio 2019.

Comments are closed.