La viruso kontraŭtakis, PRK revenis

La viruso kontraŭtakis, PRK revenis

Post unua okazigo en Aprilo 2021, plua aktivado de la viruso kaj plia nuligo de la staĝo Printempas en Gresillon instigis nin reproponi de la 7a ĝis la 9a de Majo duan PRK – Printempan Retan Kursaron. Spite al manko de “veraj” renkontiĝoj kaj de fizikaj kontaktoj, cento da lernantoj, instruistoj, prelegantoj, artistoj, spektantoj de la vesperaj programoj tamen povis tra siaj ekranoj lerni, kundividi, kaj ĝui Esperanton. Denove Printempas nuliĝis… Post semajnoj da espero, kiam estis fine decidite, ke…

Read More Read More

Printempa Reta Kursaro sukcese spitis viruson kaj kvarantenon

Printempa Reta Kursaro sukcese spitis viruson kaj kvarantenon

Ĵus finiĝis PRK, kursaro kaj kultura aranĝo okazinta nenie krom en la Reto. Dum tri tagoj de la 17a ĝis la 19a de Aprilo, PRK konektis de iliaj hejmoj 46 lernantojn, 5 instruistojn, 8 prelegantojn, 4 artistojn, kaj de 100 ĝis 150 aliajn spektantojn altiritajn de la vesperaj programoj. Kvankam iom mankis la animo de vera renkontiĝo, ili povis tamen tra siaj ekranoj lerni, kundividi, kaj ĝui Esperanton. De la ideo… La deir-punkto de PRK estis la aranĝo PRINTEMPAS, kiu okazadas ĉiujare de 2011 en la…

Read More Read More

Bonvenon en nia Facebook-paĝo

Bonvenon en nia Facebook-paĝo

Se vi havas konton en la socireto Facebook – sciu, ke ankaŭ Ins’eo nun havas sian propran paĝon! Danke al ĝi, ni esperas diskonigi niajn ideojn kaj agadojn al pli ampleksa publiko. Kiel ĉi tiu blogo, niaj afiŝoj estos plejparte dulingvaj (en la franca kaj Esperanto). Por aliĝi al nia sekvantaro kaj ne maltrafi niajn ontajn afiŝojn, vizitu ĝin ĉi tie. Ĝis tuj!

Lerni kiel lerni estas vera lerto

Lerni kiel lerni estas vera lerto

Dum oni pensas pri lernado, oni povas inklini konsideri ĝin kiel agon tiel naturan kiel spirado, paŝado, trinkado, ktp. Efektive, oni ja povas agnoski ke la vivo mem estas sinsekvo da lernadoj, jam en la unuaj tagoj de nia vivo. Rezulte de tio oni povas ekpensi lernadon kiel tute memkompreneblan aferon, kiu postulas nenian lerton krom tiujn investitajn por la objekto de sia lernado. Tamen, pedagogoj jam longe scias ke lerni estas lerto per si – kaj eĉ kompleksa lerto…

Read More Read More

Baldaŭ finiĝos la somero!

Baldaŭ finiĝos la somero!

Baldaŭ finiĝos la somero, kaj la jarsezono 2018-2019 jam anonciĝas kun novaj projektoj! En Ins’eo, ni aliras ĉi tiun jarsezonon motivataj. Unue, ni volas revigligi nian blogon kaj pli bone diskonigi niajn aktivadojn kaj pensojn. Tial vi povos legi en ĝi laŭ pli regula ritmo: ĉiusemajne po unu avizon pri diversaj temoj (pedagogiaj resursoj, praktikaj ideoj por instruado, novaĵoj pri esperanto-instruado, ktp.) kaj ĉiumonate po unu fundan artikolon. Rilate tion, ni aperigos laŭ ĉi tiu jarsezono 2018-2019 artikol-serion pri dek…

Read More Read More

Universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio

Universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio

Ni bezonas tiajn lokojn, kia estas la universitato de Poznano en Pollando. Tien, de antaŭ 20 jaroj, venadas homoj el ĉiuj partoj de la mondo por studi Esperanton je universitata nivelo sub la gvidado de fakuloj pri nia lingvo – ofte ankaŭ elstaraj figuroj de nia movado. Tie estas traktata Esperanto kiel serioza objekto de fasko da sciencoj (filologio, lingvistiko, historio, sociologio, ktp.). La “Interlingvistikajn studojn” fondis en 1998 doktoro Ilona Koutny. En la jena video, kiu aperis hodiaŭ, ŝi…

Read More Read More

Madrido gastigas la kongreson de ILEI 2018

Madrido gastigas la kongreson de ILEI 2018

Tio povas soni kiel banalaĵo, sed ni ĉiuj scias ke nia movado forte dependas de instruado por kreski. Tamen, ni malpli ofte scias ke en la kampo de instruado agadas ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, certe unu el la plej gravaj kaj ampleksaj fak-organizoj kiuj gravitas ĉirkaŭ UEA. Kiel UEA kaj multaj gravaj esperanto-organizoj ILEI ĉiujare organizas kongreson. La kongresoj de ILEI kaj UEA preskaŭ ĉiam sekvas unu la alian kaj okazas en relative proksimaj lokoj. Por 2018,…

Read More Read More

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Erasmus + en Tuluzo: por plej bonaj praktikoj en instruado

Akiri “plej bonajn praktikojn en instruado” kaj apliki ilin unuavice en esperanto-instruado, jen la celo kaj titolo de trejnado kiun instigis juna skipo da aktivuloj de ĈEJ  (Ĉeka Esperanto-Junularo) kunlabore kun TEJO kaj pluraj lokaj organizaĵoj el Hispanio, Italio, Pollando kaj Francio. Danke al tiu projekto, kiun financas Eŭrop-Unio pere de sia programo Erasmus+, 15 junuloj engaĝiĝis en internacian instruistan trejnadon kiu daŭros ĝis la somero 2018. La projekto startis en Italio, kie okazis unua organiza renkontiĝo inter la partneraj…

Read More Read More

Seminario pri rolludado: atesto

Seminario pri rolludado: atesto

Miaj du celoj dezirataj antaŭ la seminario estis trafitaj fine de la du tagoj: unuflanke larĝa supervido, por ekscii la intereson uzi rolludojn en la organizado de kurso aŭ de Esperanto-animado. Aliflanke, mia dua celo estis pli specifa: taksi la eblan ligon inter rolludoj kaj la niveloj de la KER (Komuna Eŭropa Referenc-Kadro, de A1 ĝis C1). Antaŭ la seminario, mi estis jam partopreninta preparadon de kursoj aŭ animadoj enkadre de nia arieĝa asocio, sed neniam mem prezentis ion al…

Read More Read More

Dua seminario pri rolludado en Foix

Dua seminario pri rolludado en Foix

En pasinta Junio ni parolis al vi en tiu artikolo pri la tute unua seminario de Ins’eo, kiun ni gvidis en Tuluzo. Ĝi temis pri rolludoj, kiel rimedo por lerni lingvojn. Okaze de tio, pluraj loĝantoj de la departemento Arieĝo esprimis sian bedaŭron ne povi partopreni kaj sian esperon, ke nova sesio estos organizita en ilia departemento. Ni do iris en Foix la pasintajn 21an kaj 22an de Novembro invitite de Alain, kiu mem partoprenis la seminarion en Tuluzo. Tiu…

Read More Read More

Semajnfina staĝo en la Pireneoj

Semajnfina staĝo en la Pireneoj

Esperanto-Kultur-Centro organizis sian unuan staĝon de la sezono 2015/2016 la 10an kaj 11an de Oktobro en la vilaĝeto Arrout (120km sude de Tuluzo). Partoprenis dek kvin homoj en 3 niveloj, el kiuj 2 estis gviditaj de membroj de Ins’eo. Specialaĵo dum tiu staĝo: du staĝantoj proponis sabate post-tagmeze inicon pri astronomio, kaj observadon de la ĉielo vespere per iliaj instrumentoj (teleskopo kaj binoklo). La staĝoj en Arrout estas organizataj de EKC trifoje ĉiujare, de antaŭ multaj jaroj. Ili kutine logas…

Read More Read More

Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Somera universitato 2015 de GFEN: novaj perspektivoj

Jam plurajn jarojn ni pripensadas niajn praktikojn kiel lingvo-instruisto, kaj la Franca Grupo pri Nova Edukado (GFEN, “Groupe Français d’Éducation Nouvelle”) ne estis al ni nekonata. GFEN estas movado kiu celas renovigi la pedagogiajn ideojn kaj praktikojn en ĉiuj kampoj kaj medioj. Ni jam havis kelkajn kontaktojn kun aktivuloj de la “lingva sektoro” en Tuluzo, sed tamen ne iris transen. Kiam, printempe, ni eksciis ke la lingva sektoro de GFEN okazigos sian 7an someran universitaton en Aŭgusto 2015, ni ekvidis bonegan…

Read More Read More

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Instrui per rolludoj: bilanco de unua seminario

Unu el la celoj de Ins’eo estas instigi al pripensado pri la praktikoj en Esperanto-instruado. Ĝuste laŭ tiu spirito ni proponis en Tuluzo seminarion la pasintajn 6-an kaj 7-an de Junio, kun nia ĉefa partnera asocio : Esperanto-Kultur-Centro. Tiu seminario havis la titolon “Lerni kaj instrui per rolludoj” (vd. la artikolon, per kiu ni anoncis ĝin en Februaro) kaj logis naŭ partoprenantojn. Kvankam la plimulto estis el la tuluza regiono, kelkaj veturis plurcent kilometrojn – kiel Sylvie, kiu verkis bilanc-artikolon…

Read More Read More

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto: unua raporteto

Dum la tri tagoj de la 13-a ĝis la 16-a de Majo 2015, Neŭkastelo kaj Ĉaŭdefono estis la ĉefurboj de Esperanto-instruado. Okaze de la “Tria tutmonda kolokvo” organizita de ILEI, la du svisaj urboj ja gastigis plurajn el la plej grandaj figuroj de tiu kampo: Katalin Kovats, Ilona Koutny, Zsófia Korody, Duncan Charters, Zlatko Tišljar, Stano Marček… kaj multaj aliaj. Se tiu evento restos memorinda, tio estos ne nur pro la intereso kaj kvalito de ĝiaj prelegintoj kaj de ĝia…

Read More Read More

Sep studoplenaj tagoj en la Kastelo

Sep studoplenaj tagoj en la Kastelo

Ekzistas en la mondo kelkaj lokoj havantaj embleman signifon por la esperanto-mondo. La kastelo Grésillon, kiu gastigas staĝojn kaj eventojn de 1951, estas unu el tiuj. Hodiaŭ finiĝas la staĝo “PRINTEMPaS”, kiu okazadas ĉiun Aprilon de 2011. Kiel la pasintajn jarojn trideko da staĝantoj venis intense studi kaj praktiki la lingvon en tri niveloj, kiujn gvidis Marion kaj Christophe el Ins’eo kaj Zsófia Korody el la Interkultura Centro de Herzberg. La ĉi jara staĝo estis okazo testi novan lerno-materialon por…

Read More Read More